Se balkone viaj kampanoloj flustras treme, kaj vi kredas: vento ilin lulas kareseme, sciu: mi kaŝiĝas inter ili sopirĝeme. Se postdorse aŭdas vi konfuzan bruon krian, kaj vi kredas: nekonato krias nomon vian, sciu: mi vin el angul' malluma vokas tiam. Se noktmeze via kor' timfrapas nebrideble, kaj de ies arda spir' la lipoj brulas febre, sciu: apud vi mi kuŝas tiam nevideble. |